Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sen_timo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Sen timo

Teksto & muzikoRosana ARBELO
E-tekstoSvena DUN
KantasRosana ARBELO

Teksto

Refreno:

Sen timo sentu la favoron de la sorto,
teksitan de feinoj, kiuj ŝirmas vian vojon.
Farante ĉiun paŝon via plej vivinda horo,
feliĉu do sen timo

Sen timo, problemon ni rigardas bagatelo
La stratoj evoluas al ĉielo
kaj ni fariĝas birdoj, flugantaj super tero, jen
Sen timo, la noktoj nin regalas per falstelo
Vi revu, plenumiĝos ĉiu revo
se vi volonte vivas
Sen timo al frenezo, sen timo diri: ne!

Refreno

Sen timo, la spertoj gvidas nin al la libero
Se ni la manojn levas en aero
ni trovos je dispono la tutan universon, jes
Sen timo, ni venas plej facile al la celo
Vi revu, plenumiĝos ĉiu revo
Se vi volonte vivas
sen timo al frenezo, sen timo diri: ne!

Refreno

Problemon ni rigardas bagatelo
Ni venas plej facile al la celo
Sen timo al frenezo, sen timo diri: ne!

Refreno

Eksteraj ligoj

sen_timo.1250938313.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)