Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxu_estas_senco_renkontigxi

Ĉu estas senco renkontiĝi?

MuzikoĴomart Amzeev
Esperanta tekstoĴomart Amzeev
Esperanta plenumoĴomart Amzeev

Teksto

Em Am B7
Ne preterlasos nin disiĝo,
Em Am D7 G B7
Ni adiaŭon ne evitos…
C B7
Ĉu estas senco renkontiĝi?

Distanco inter ni troviĝas,
Disigas nin malvarma vintro…
Ĉu estas senco renkontiĝi?

Refreno:

Em Am B7 Em Am B7
Sed kiam mi renkontas vin,
G D C B7
Mi trankviliĝas.
Em Am B7 Em Am B7
Kaj foje vi demandos min:
C B7
“Ĉu estas kaŭzo,
C B7 Em Am B7
Ĉu estas kaŭzo por disiĝi?”
Em Am B7

Post longa vojo ni laciĝas,
Atendi estas nia sorto…
Ĉu estas senco renkontiĝi?

Amiko mia, proksimiĝu.
Demandu rekte vian koron -
Ĉu estas senco renkontiĝi?

Refreno:

Em Am B7 Em Am B7
Sed kiam mi renkontas vin,
G D C B7
Mi trankviliĝas.
Em Am B7 Em Am B7
Kaj foje vi demandos min:
C B7
“Ĉu estas kaŭzo,
C B7 Em
Ĉu estas kaŭzo por disiĝi?”
C#7 /modulado 1 tono supren/
F#m Bm C#7 F#m Bm C#7
Sed kiam mi renkontas vin,
A E D C#7
Mi trankviliĝas.
F#m Bm C#7 F#m Bm C#7
Kaj foje vi demandos min:
D C#7
“Ĉu estas kaŭzo,
D C#7 F#m Bm C#7
Ĉu estas kaŭzo por disiĝi?”
F#m Bm C#7
cxu_estas_senco_renkontigxi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)