Uzantaj iloj

Retejaj iloj


serpistino

Serpistino

Muzikoestona popolkanto
E-tekstoK. Gusev
MIDIserpistino.mid

Teksto

Tutan tagon mi min klinos,
Ĝis la kampon plene finos,
Venis mi jam ĉe l'aŭroro
Kaj laboros ĝis nokthoro.

Serpu mi la kampon tutan
Por satigi aron brutan,
Ke bovinoj estu sanaj
Kaj ŝafinoj grasaj, lanaj.

Kampo, iĝu malpli granda,
Ke vidiĝu strio randa,
Sed, se oni estas pigraj
Grenon bekos birdoj migraj.

Brilu, mia serpo hasta
Super la kamparo vasta,
Se ni ambaŭ tage bonos,
Nokte nin ripozo kronos.

serpistino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)