Uzantaj iloj

Retejaj iloj


skribu_al_mi

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

SKRIBU AL MI (SCRIVIMI, ESCRIBEME)

MuzikoNino BUONOCORE
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Esperanta plenumoRoberto PIGRO
Tipotraduko
Originala plenumoNino BUONOCORE, Laura PAUSINI
Originala tekstoMassimo DE VITIS
  1. Kanto aperinta en 1990, kantita ankaŭ de Laura Pausini en ŝia disko “Io canto” (hispana versio: “Yo canto”).

Teksto

Skribu al mi
Kiam la vento senvestigos l' arbojn
ĉiu alia iris al kinej'
sed vi volas resti sola
ne aparte parolema, tiam…
Skribu al mi
kaj via fragileco malpliiĝos iom
Kiam en la homoj ĉirkaŭ vi
vi nur trovos nezorgemon
ja forgesu min, forgesu min neniam…

Kaj se aparta io por diri vi opinios, ke ne estas
Tute ne maltrankviliĝu
ĉiam mi vin komprenos
pli ol sufiĉas la certeco
ke vi pensas min minuton
ĉar mi povas kontentiĝi eĉ per nur unu saluto
malmulto nepras
por nin senti pli proksimaj

Skribu al mi
Kiam la ĉielo ŝajnos klara pli ol iam…
Plilongiĝos eĉ la tagoj jam
Sed ne atendu la vesperon
Se vi emas kanti laŭte, tiam
Skribu al mi
Se vi foje kredos tion, ke vi jam enamiĝis…

Min forgesu, min forgesu vi neniam

Kaj se vi ne scias kion diri
taŭgajn vortojn vi ne trovas
vi ne devas malkvietiĝi
ĉiam mi vin komprenas
pli ol sufiĉas la certeco
ke vi pensas min minuton
ĉar mi povas kontentiĝi eĉ per nur unu saluto
malmulto nepras
por nin senti pli proksimaj

Skribu al mi
Se vi foje kredos tion, ke vi jam enamiĝis…

Vi skribu al mi

skribu_al_mi.1571065152.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)