Muziko kaj teksto | Wolf Biermann |
---|---|
E-teksto | Franko Luin |
Originalo | Soldat soldat |
Soldat’ soldat’ laŭ griza norm’,
soldat’ soldat’ en uniform’,
soldat’ soldat’ en longa vic’,
soldato en militofic’,
soldat’ soldat’ la homa ton’
soldat’ forfadas en kolon’,
soldaton sekvas griza sort’
en vivo kaj en mort’.
Soldat’ soldato, kien nun?
Soldat’, por kio taŭgas jun?
Soldat’ soldat’ en la milit’
soldato, venko restas mit’.
Soldat, la viv atendas vin,
la juna vivo, la destin’.
La mond fendiĝis jam en du,
vi ŝvebas je la tru.
Soldat’ soldat’ laŭ griza norm’,
soldat’ soldat’ en uniform’,
soldat’ soldat’ en longa vic’,
soldato en militofic’,
soldat’ soldat’ la homa ton’
soldat’ forfadas en kolon,
soldaton sekvas griza sort’
en vivo kaj en mort’.