Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sopiro_pri_la_printempo

Sopiro pri la printempo

Esperanta tekstoA. Degen
Tipotraduko
Originala titoloKomm, lieber Mai
Originala tekstoC. A. Overbec

Teksto

Ho, kara Maj', verdigu
la arbojn en la val',
violojn reflorigu,
rozetojn ĉe migdal'.
Ah, kiel mi sopiras
al eta, ĉarma flor',
volonte promeniras
en dolĉa bonodor'!

Ho, baldaŭ sin balancos
mil birdoj en branĉar'.
Sur florherbejo dancos
la gaja junular'.
Do, venu, sonorigu
la kloŝojn de l’ konval',
belkanton vi aŭdigu
de l’ rava najtingal'!

sopiro_pri_la_printempo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)