Uzantaj iloj

Retejaj iloj


stahx

Staĥ

MuzikoM. KONOPNICKA

Teksto

Kiam iris reĝ' militon,
Ludis trumpetar' eksciton,
Ludis trumpetar' el oro
Por la venko, por fervoro!

Kiam iris Staĥ batalon,
Bruis fontoj vek-signalon,
Bruis de la spikoj spiro
Por malbona sort' sopiro…

Kugloj tranĉas la aeron,
Per kadavroj sternas teron,
Reĝoj brave jen batalas —
Vilaĝanoj dense falas!

Flirtas vente reĝa flago
Knaras ie kruco voja…
Staĥon vundis morta sago,
Reĝo — hejmrevenas ĝoja.

Reĝon en pordego ora
Eksalutis bril' aŭrora;
Sonoriloj eksonoris,
La venkinton laŭte gloris.

Kiam Staĥon tero prenis,
En la kampo vent' orgenis,
Plende kantis la tremoloj,
Sonoretis — kampanoloj.

stahx.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)