Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sub_la_verda_stelstandardo

Sub la verda stelstandardo

Esperanta tekstoJ. Stefancic

Teksto

Sub la verda stelstandardo,
unulingva la komand',
la kuraĝa avangardo
venkas tuj en ĉiu land'.
Preta en tutmond'
estu frata rond'.

Kolektiĝas juna gento
ĉirkaŭ unu melodi'
sama penso, sama sento,
unu sola famili'.
Preta en tutmond'
estu frata rond'.

Tendarfajro onde flamu,
al alarmo skoltdomar',
tra mallumo ni proklamu
la unuiĝon de l’ homar'.
Preta en tutmond'
estu frata rond'.

sub_la_verda_stelstandardo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)