Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sunradieto

Sunradieto

TekstoH. Van ROOY
MuzikoAlfons SCHREY
E-tekstoMartha VERVLOET

Teksto

En malgranda sia lito
Kuŝis knab’ kun malesper’;
Estis tiel malagrable
Dum malhelo pluvveter’.

Estis ĉirkaŭ li silente;
Panjo estis nun ĵus for…
Sur lia ĉmiz’ ruliĝis
La larmetoj de dolor’.

Vidu, jen! tra l’migraj nuboj
Boras ora sunradi’;
Tra l’malgranda fenestreto
Gaje ŝtelrigardas ĝi.

Sur vizaĝ’ de l’knab ekbrilis
Ruĝo kaj feliĉo nun.
Kiam ekdormetis knabo
Dolĉe resubiĝis sun’…

sunradieto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)