Uzantaj iloj

Retejaj iloj


supre_staras_sur_la_monto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Supre staras sur la monto

TekstoUhland
MuzikoE. Ducommun
E-tekstoL. L. Zamenhof
Origina titoloDroben stehet die Kapelle

Teksto

Supre staras sur la monto
La silenta kapeleto.
En la valo, ĉe la fonto,
Ĝoje kantas paŝtisteto.

Sonorado, mortkantado
Nun eksonis tra l’silento —
Haltis knabo en kantado
Kaj aŭskultas kun atento.

En la tombojn de l' monteto
El la valo ĉiu venos,
Ankaŭ vin, ho paŝtisteto,
Oni iam tien prenos.

supre_staras_sur_la_monto.1295717353.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)