Muziko | ĉeĥa popolkanto |
---|---|
E-teksto | Jan Filip kaj Karel Filip |
Origina titolo | Vyletěla hohibička ze skály |
MIDI | suprenflugis_kolombino.mid |
Suprenflugis kolombino el la rok', el la rok',
vekis bluajn okulétojn per la vok',
vekis bluajn okuletojn per la vok'.
Se ne estus dormiĝinta nigrokul', nigrokul',
havus nun la kolombinon la junul',
havus nun la kolombinon la junul'.
Bird' alia estis ĝi, ne kolombin', kolombin'
se, knabin', vi min rifuzas, lasu min,
se, knabin', vi min rifuzas, lasu min.