Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sxi_forlasis

Ŝi forlasis...

MuzikoMiĥail Povorin
Esperanta tekstoValentin MELNIKOV
Esperanta plenumoMiĥail Povorin
Tipolibera traduko
Originala tekstoLeonid KAGANOV

Valentin Melnikov trovis parodian kantotekston, kiun verkis Leonid Kaganov, kaj tradukis sen memori la plenan tekston: li memorfiksis nur la ideon kaj pli-malpli iujn detalojn. La rezulto el la vidpunkto de kantaŭtoro estas eĉ pli bona ol la originalo, ĉar en la originalo laŭ la muziko, kiun poste komponis Mikaelo Povorin, mankas kvarversa strofo. Tiun kanton oni ofte petas plenumi dum koncertoj de Mikaelo.

Teksto

1.
Ŝi forlasis subite
Min en tiu maten'.
Ŝia verda peruko
Restis sur la kusen'.

Lasis ŝi en banĉambro
Sur la glata kahel'
Ceramikan dentaron
Kun la tuta makzel'.

2.
Ŝi ne prenis la ungojn,
Kaj sur tabla angul'
Kuŝas la okulvitroj
Kaj la vitra okul'.

Restis sur la tapiŝo,
Forgesitaj en hast',
Du protezoj de kruroj
Kaj du manoj el plast',

3.
Brovoj kaj okulharoj
Laŭ la moda fason',
La oreloj kaj lipoj,
Mamoj el silikon'.

Sur la lito sidante,
Pensas mi en stupor':
Ja se restis ĉi tio –
Kio do iris for?

sxi_forlasis.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)