Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tamburisto

Tamburisto

Muzikogermana popolkanto
MIDItamburisto.mid

Teksto

Sur strat' ne peze marŝas
konsiaj pri la cel'
kaj flirtas nia flago
en vento de ĉiel'.

Refreno:

Don don diri hej
diri diri don hej
diri don don don diri hej
dir diri don.

La tamburisto batas
tamburon kun fervor'.
Ne scias li pri amo
nek pri sopirdolor'.

Refreno

Jam multajn li tamburis
al tombo de mutec'
kaj tamen ŝatas ĉiu
lin eble pro gajec'.

Refreno

Kaj eble estos morgaŭ
trafita mi de l' sort'.
La knab' ne scias amon,
ne scias pri la mort'.

Refreno

tamburisto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:59 (ekstera redakto)