Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tendaraj_fajroj

Tendaraj fajroj

Muzikoangla melodio
TekstoB. Martin
E-tekstoVytautas ŠILAS
MIDItendaraj_fajroj.mid

Teksto

Refreno:

C D7
Tendaraj fajroj, tendaraj fajroj
G7
la vojon montras por turistoj el la
C
for',
C D7
tendaraj fajroj, tendaraj fajroj
G7
akcelas fortan baton de l'turista
C
kor'.

G7
Ja, tiel longan vojon ĝis hodiaŭ
C
faris ni
G7 C
por trovi nian amikaron en tendaro ĉi.
A7 D
Ni volas la amikojn forte ĉirkaŭpreni
D7 G7
kaj kisi svene el tuta kor'.

Refreno

Ne gravas ke sufiĉe ofte pluvas l'aŭtun',
somere, kvazaŭ en banejo, ŝvitas ni pro sun',
humoro, kompreneble, ĉiam estas bona,
la kantoj sonas el tuta kor'.

Refreno, 2-foje

tendaraj_fajroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)