Muziko | ARLENO Haraldo |
---|---|
Esperanta teksto | PEJNO Simono |
Tipo | traduko |
Originala plenumo | Judy GARLAND |
Originala teksto | HARBURGO E. Y. |
La kanto de Doroteo el la filmo La sorĉisto de Oz.
Ie - trans ĉielarko
super ni,
ŝvebas land' onidira
laŭ iu poezi'.
Ie - trans ĉielarko
kisas sun',
revoj iam riskitaj
iĝas por ni plenum'.
Al stelo iam preĝos mi
kaj noktaj nuboj tage tuj
disiĝos,
ĉagrenoj suĉbombonos for,
jen super firstoj mia sor',
nu tion vi vidos.
Ie - trans ĉielarko
cerule'
flugas arkon ĉielen,
ve, kial mi, mi ne?