Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tuj_kison_de_vi

Tuj kison de vi

MuzikoGijom' Armide
Esperanta tekstoGijom' Armide

Teksto

Vi kiun mi vane provas envulti
Vi kiu ververe igas stulti
Vagi pretervoje, vinaĉojn engluti
Ve ĉu vi tute ne vi-
-Das mian amon por vi?
Ĉu vi?

Mi ĉiumomente miras pro l' miraĝ'
De la mildaspekto de via vizaĝ'
Ama mieno malbenita avantaĝ'
Movu la manon al mi
Se vi ne estas nur mi-
-stikaĵ'!

Rekantaĵo:

Mi bezonas gajni viajn rigardojn
Atentu, ke ili de mi ne deviu
Mi bezonas fali en vian varmon
Mi volas tuj kison de vi
Huhu!

Ni neniam plu serĉadus la nordon
Se vi volus blovi la ĝustan vorton
De l' malvarmo mi ne plu sentus la mordon
Ĉu ni do spertos neni-
-El iom da harmoni'
Ĉu ni?

Rekantaĵo

Eksteraj ligoj

tuj_kison_de_vi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)