Muziko | Jevgenij Rodygin |
---|---|
Esperanta teksto | Edward Wojtakowski |
Originala teksto | Mihail Pilipenko |
1
Venis jam krepusko, ekblovis milda vent'.
Fora gitarvoĉo aŭdiĝis ĉe torent'.
Kuras mi per streta vojet' ĝis la ravin',
kie sub sorpeto atendas knaboj min.
Refreno:
Ruĝa sorpo urala, elekti helpu min,
ruĝa sorpo urala, konsilu al knabin'.
2
Bravas la tornisto kaj ankaŭ la forĝist',
kiun mi elektu? – demandas mi kun trist'.
Ambaŭ du junuloj meritas je fascin',
sorpo mia kara, aŭguru pri destin'.
Refreno:
Ruĝa sorpo urala, elekti helpu min,
ruĝa sorpo urala, konsilu al knabin'.
3
Revas mi silente, vespere ĉe torent',
ĉu la solvon donos stelara firmament'?
Ĉu mi devas iri tuj al aŭguristin'?
Jen plenduba koro de febla junulin'.
Refreno:
Ruĝa sorpo urala, elekti helpu min,
ruĝa sorpo urala, konsilu al knabin'.
4
Pasis la printempo, somero iris for',
kaj aŭtune daŭre necertas mia kor'.
Do sorpeto kara, jen junulina pet',
kiu al altaro kondukos min knabet'.
Refreno:
Ruĝa sorpo urala, elekti helpu min,
ruĝa sorpo urala, konsilu al knabin'.