Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vagabond

Vagabond'

Teksto

Multaj homoj strebas al povo kaj al mon'
Tamen daŭre sklavas sub ĉefo kun ordon'
Kvazaŭ ili estus batitaj de baston':
Mi pli bone estu vagabond'.

Al certaj uloj plaĉas domo en kampar'
Aliaj nur gajiĝas per fumo de cigar'
Iuj serĉas amon per sono de gitar':
Mi pli bone estu vagabond'.

Vivo la malnova: mi forgesis jam pri ĝi.
Lernejo aŭ laboro, ĉion regis la horloĝ'
Kaj vere emis mi ŝanĝegon, drastan tian kaj nur tuj
Irado de la suno estras min en nuna loĝ'.

Granda ar' sekvadas matĉojn de futbal'
Kaj kutiman penon por gajno de pokal':
Ili estu Inter, Benfica, Arsenal,
Mi pli bone restu vagabond'

Sur la ŝultroj kuŝas nun la eta propra dom',
La plej luksa aĵo eble estas la kusen',
Sed riĉa jam estas nur pro fakto ke la tuta ter'
Atendas min post pluva nokt' kun suno en maten'.

Ŝuldoj en la bako ĝis fino de la viv'
Nur pro kolektado de modellokomotiv'?
Ĉiuj ni ja sonĝas laŭ propra prespektiv'
Kaj mi plej bone restos vagabond'.
Kaj mi plej bone restos vagabond'.
Kaj mi plej bone restos vagabond'.

Poŝtelefone

Tonsilabe

Eksteraj ligoj

vagabond.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)