Uzantaj iloj

Retejaj iloj


valso_en_ritmo_de_pluvo

Valso En Ritmo De Pluvo

Aŭtoro N.Lisica, traduko de L. Novikova

Teksto

Ni ne atendas sunon plu,
Sunon dronigis longa pluv'.
Bruas en botoj la diluv'
Ĉie en nia voj'.

Sub la piedoj glitas ter',
Nin jam forlasis la esper',
Kaj al animo en mister'
Venas malĝoj'.

Al lignofajro premas nin,
Eĉ ne varmigas forta vin'.
Povus varmigi amatin',
Sed ŝi forestas nun.

Dormas amikoj en la tend',
Arboj susuras pro la vent',
Hundo fidela kun la sent'
Bojas je lun'.

Pluvas, kaj klare aŭdas mi -
Sonas en pluvo melodi'.
Sonas la valso en konsci'
De la mirakla bel'.

Kaj en la valsa melodi'
Kun la betuloj dancas mi,
Kapo turniĝas en ebri'
Pro la fabel'.

valso_en_ritmo_de_pluvo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)