Muziko | rusa popola |
---|---|
Esperanta teksto | J. Murjxan |
Tipo | adapto |
Jam la tuta lumo iris for,
Ne foriru ankaŭ vi.
/:Venu panjo, venu panjo, —
Venu, sidu plu kun mi. :/
Batas arbojn vento forta —
Varman manon havas vi…
/: Sidu panjo kaj rakontu:
Kiel venas sonĝ' al ni. :/
Se anĝel' subite venos
Kaj aperos apud mi —
/: Venu panjo, venu panjo,
Lin ekvidos ankaŭ vi. :/
Ne, mallumon mi ne timas,
Mi ne tremas tute ja…
/: Venu panjo, ne forlasu min
Ĝis mi estos granda jam. :/