Uzantaj iloj

Retejaj iloj


verda_stelo



Verda stelo

E-tekstoOskar Peters

Kantu laŭ melodio: „O alte Burschenherrlichkeit.”

Teksto

En tiu ĉi solena hor'
Eksonu nia kanto,
Por ke ekflamu ĉiu kor'
Por nia Esperanto.
La lingvo, kiu ligas nin
Kaj kiu kunfratigas nin
Por alta sankta celo
De nia verda stelo!

Amikoj alten tenu vi
La signon de l’espero,
Neniam forgesante pri
La amo kaj la vero!
Ekĵuru, ke vi ĝis la mort',
Eĉ dum plej malfeliĉa sort',
Laboros por la celo
De nia verda stelo!

Fidelaj estu al la jur',
Neniam flankiĝante,
Ĉar ni per unueco nur
Ekvenkos batalante! —
Batalo ne timigu nin,
Kontraŭe, ĝi freŝigu nin
Por alta sankta celo
De nia verda stelo.

Sed kiam foje vin labor'
Tro forte eklacigos,
Memoru, ke plezura hor'
Vin certe revivigos! —
Ni estu tial gajaj nun;
Eĉ se briladas nek la sun',
Nek luno sur ĉielo:
Ekbrilu verda stelo!

Sed ankaŭ ne forgesu ni
La ĉarmajn virinetojn,
Ĉar ili al la harmoni’
Donacas la rozetojn,
Vivegu ĉiu belulin',
Akompananta gaje nin
Sur vojo al la celo
De nia verda stelo!

Kaj fine nun el tuta kor',
Dum flirtas la standardo,
Dum tintas glasoj laŭ la mor',
Elkriu ni kun ardo:
Ĝis eterniĝos nia rond',
Ĝis ruiniĝos nia mond',
Vivegu nia celo, —
Vivegu verda stelo!

verda_stelo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)