Aŭtoro | norvega popolkanto |
---|---|
E-teksto | Paul Benneman |
MIDI | vesperkanto.mid |
Suben jam la sun' kliniĝis,
nokto pace venas;
ombroj vagas tra la lando,
dormo ĉion prenas.
Bovo dormas en kviet',
iras mi al la domet'.
Jam kamparo, valoj, domoj
sombraj jam silentas;
lasta sunradi' ankoraŭ
montopinton pentras.
Danke mi salutas ĝin,
morgaŭ ĝi revekos min.
Nun fininte tag-laboron
laca mi negliĝos —
dum morgaŭa taga brilo
freŝa revekiĝos.
Sonĝoj dolĉe gvidu min
al la kor' de l' karulin'!