Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vesperkanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Vesperkanto

Aŭtoronorvega popolkanto
E-tekstoPaul Benneman
MIDIvesperkanto.mid

Teksto

Suben jam la sun' kliniĝis,
nokto pace venas;
ombroj vagas tra la lando,
dormo ĉion prenas.
Bovo dormas en kviet',
iras mi al la domet'.

Jam kamparo, valoj, domoj
sombraj jam silentas;
lasta sunradi' ankoraŭ
montopinton pentras.
Danke mi salutas ĝin,
morgaŭ ĝi revekos min.

Nun fininte tag-laboron
laca mi negliĝos —
dum morgaŭa taga brilo
freŝa revekiĝos.
Sonĝoj dolĉe gvidu min
al la kor' de 1' karulin'!

vesperkanto.1301251870.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)