Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vi_fieru

Vi fieru

TekstoPol de MONT
MuzikoLod. MORTELMANS
E-tekstoJuul KARNAS

Teksto

Nur antaŭen kaj fieru,
batalant’ por ideal’;
Kontaŭuloj ja koleru
Vi ne timu en batal’!
Venĝan glavon vi preferu,
alten flirtu la standard’!
Nur antaŭen kaj fieru,
vi, fidela avangard’!

Fierec’ nobligas virojn,
ilin kronas la liber’!
Malfortigas pionirojn
ora la skalvecdanĝer’.
La anim’ libera mokas
pri altrud’ de fremdide’;
por popol’ kaj rajt’ ĝi vokas:
„nur antaŭen, haltu ne!”

„Nur antaŭen kun fiero”
de l’parapatroj rava kant’;
nur antaŭen kun fiero,
jen deviz’ de l’batalant’!
Pri mokantoj ne atentu!
Ĉu minacu vin mizer’,
ĉu sur gorĝ’, vi glavon sentu,
nur antaŭen kun fier’!

vi_fieru.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)