Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Alia nomo | Tra la fenestro de mia prizono |
---|---|
Muziko | Salvador Parrinello kaj Carlos Devizia |
Originala teksto | Carlos Devizia |
Disko | Bizara Lando |
Muroj el ŝtono apartigas min de la pluvo. Mi entendas miajn manojn tra la fenestro kaj provas tuŝi la ĉielon. Mi serĉas la akvon kiu sanigas, kaj la liberecon kiu alvenas en ĉiu guto.
Kvar grizaj muroj ŝtelis miajn sentojn. Malhela ĉambro ŝtelis miajn sensaciojn.
Se mi povus promeni sub la pluvo mi demetus tiun ĉi strian kostumon kaj miaj nudaj piedoj piedpremus la malsekan teron.
La gutoj el la pluvo ŝajnas larmoj, sed tiuj ĉi senfrukte akvumas la grizajn plankojn, kaj tiuj donas la vivon.
Kiam mi foriros? Ĉu mi povos foriri? Ĉu mi rezistos? Mi ne povas plu pensi.
Oni diras ke unu guto sur la kapo estas sufiĉe por atingi deliraĵon. Imagu tion kio faras mil falante sur mia karcero.
Kelka tago la pluvon ne gravos al mi. Kelka tago unu guto kaj mil estos egala. Mia korpo estos en prizono sed mia animo estos libera freneza spirito.
Jes, kelka tago