Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vilhelmo_de_nasauxo

Vilhelmo de Nasaŭo

Teksto/Muziko atribuita al Marnix de Sankta Aldegondo
E-tekstoHector VERMUYTEN

Teksto

Vilhelmo de Nasaŭo,
Germana laŭ la sort’,
Fidela al patrujo
Mi restas ĝis la mort’!
Mi, princo de Oranĵo,
Libera kaj sen tim’
De Hispanuj’ la reĝon
Honoras en l’anim’!

Nenio suferigas
En mia malbonstat’
Min pli ol marriĉigo
De l’ bona Reĝa Ŝtat’!
Ho, Nederlando dolĉa,
Atencas je l’honor’.
Ofendas vin hispanoj,
Eksangas mia kor’.

Mi antaŭ la grandega
Potenc’ de mia di’
Konfesas: malestimis
Neniam reĝon mi;
Sed estas mi ŝuldanta
Obeon al sinjor’,
Plej alta la Majesto
Por la justeca hor’!

vilhelmo_de_nasauxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)