Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vintro

Vintro

Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tipotraduko
Originala titoloSneen dækker Mark og Mose
Originala tekstoChr. Winther

Teksto

Kuŝas neĝo sur la kampo,
staras nigra la arbar',
estingiĝas kiel lampo
sun' en la ĉiela mar'.

La silento regas ĉie,
lumas stelo en l’ aer',
la arbustoj dormas pie
sen odoro sur la ter'.

Kaj la floroj de l’ ĝardeno
lacaj dormas sen danĝer',
sub la mola neĝkuseno
ili spiras en liber'.

Staras kun klinita kapo
poplo sur la vintra tomb',
certe ĝi sub vintra drapo
revas pri somera pomp'.

vintro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)