Originala titolo | Человек и кошка |
---|---|
Muziko | Fjodor Ĉistjakov |
Originala teksto | Fjodor Ĉistjakov |
Originala plenumo | Fjodor Ĉistjakov (rok-grupo "Nol") |
Esperanta teksto | Jaroslavna Puŝkarskaja, Aleksandr Ĥrustaljov |
Tipo | traduko |
Esperanta plenumo | Aleksandr Ĥrustaljov |
Fjodor Ĉistjakov estas gvidoro de fama rusa rok-grupo “Nol” (esp. “Nulo”)
GITARLUDO (2 fojoj): Am Am7+ Am7 D7 Fmaj7 Am F7 E7
notoj ĉe 6-a kordo: e, f#, g#
Am Am7+ Am7 D7
Viro kaj katino ĉe l' fenestro ploras,Fmaj7 Am F7 E7
Sur la vitrojn gutas morna griza pluv'.Am Am7+ Am7 D7
L'kompatinda viro, lia cerb' doloras,Fmaj7 Am F7 E7 Am G
Hastas ambulanc' al li, ĉar kapo - kvazaŭ puf'.
Por katin' kaj viro temp' treniĝas longe
La ĉielon anstataŭas muroj kaj plafon'
Viro kaj katino sonĝe flugas nokte,
Sed flugiloj mankas - estus troa bon'.
Rf:
“Kial tardas blanka aŭto ambulanca?”
El klozeta ĉambro krio strebas for.
Sed ne aŭdas muroj, brikoj muraj - duraj
Necesaba kuv' freneze klakas kvazaŭ kor'
Rf: