Uzantaj iloj

Retejaj iloj


viro_kaj_katino

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Viro kaj katino

Originala titoloЧеловек и кошка
MuzikoFjodor Ĉistjakov
Originala tekstoFjodor Ĉistjakov
Originala plenumoFjodor Ĉistjakov (rok-grupo "Nol")
Esperanta tekstoJaroslavna Puŝkarskaja, Aleksandr Ĥrustaljov
Tipotraduko
Esperanta plenumoAleksandr Ĥrustaljov

Fjodor Ĉistjakov - estas gvidoro de fama rusa rok-grupo “Nol” (esp. “Nulo”)

Teksto

GITARLUDO (2 fojoj):
Am Am7+ Am7 D7 Fmaj7 Am F7 E7
notoj ĉe 6-a kordo: e, f#, g#

Am Am7+ Am7 D7
Viro kaj katino ĉe l' fenestro ploras,
Fmaj7 Am F7 E7
Sur la vitrojn gutas morna griza pluv'.
Am Am7+ Am7 D7
L'kompatinda viro, lia cerb' doloras,
Fmaj7 Am F7 E7 Am G
Hastas ambulanc' al li, ĉar kapo - kvazaŭ puf'.

Refreno:


C G F F G
Kuracist' veturas tra neĝo laŭ tereno
C G F E7
Kuracil' salubra kuŝas en valiz'
F Am F A7
Viro kaj katino la tablojdon prenos
Dm Am E7 Am
Kaj malsan' regresos, kaj melankoli'.

GITARLUDO (2 fojoj):
Am Am7+ Am7 D7 Fmaj7 Am F7 E7 notoj ĉe 6-a kordo: e, f#, g#

Por katin' kaj viro temp' treniĝas longe
La ĉielon anstataŭas muroj kaj plafon'
Viro kaj katino sonĝe flugas nokte,
Sed flugiloj mankas - estus troa bon'.

Rf:

“Kial tardas blanka aŭto ambulanca?”
El klozeta ĉambro krio strebas for.
Sed ne aŭdas muroj, brikoj muraj - duraj
Necesaba kuv' freneze klakas kvazaŭ kor'

Rf:

Eksteraj ligoj

viro_kaj_katino.1676109071.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)