Uzantaj iloj

Retejaj iloj


aboco

Aboco kantebla

Esperanta tekstoA. v. D. STARRE
Tipoadapto

Teksto

a — la aboco, ĉiu konas ja ĝin,
b — la bubaĉo, kiun amas patrin',
c — la cejano, tiom bela la flor'
ĉ — la ĉerizo kun la ruĝa kolor'.

d — la dezerto en la varma Afrik',
e — Esperanto, por la monda publik',
f — fundamento, en la Krestomati',
g — la giganto, kiu manĝas por tri.

ĝ — estas ĝibo, sur la dors' de l' kamel',
h — estas Hanso el konata fabel',
ĥ — la ĥirurgo kun la akra tranĉil',
i — la instinkto kun la granda util'.

j — januaro en komenc' de la jar',
ĵ — ĵamboreo por la monda skoltar',
k — la kantado, kiun aŭdas vi nun,
l — estas lumo, radiaro de l'sun'.

m — monotona, kia estas ĉi kant',
n — estas nimfo en la mar' ĉe la strand',
o — oratoro, nin tedanta ĝis fin',
p — estas pano, kiun tranĉas patrin'.

r — redaktoro, diktator' ĉe gazet',
s — estas sabro, kiun portas kadet',
ŝ — estas ŝalo, kiun portas fraŭlin',
t — estas torto; ĉiu ŝatas ja ĝin.

u — uverturo, ĝin koncernas muzik',
ŭ — en diftongo, temas pri fonetik',
v — jen la venko, akirebla per far',
z — Zamenhofo, kiun dankas l'homar'!

aboco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)