Uzantaj iloj

Retejaj iloj


adiaux_sejm

Adiaŭ, SEJM

Teksto

Estus viv' ekzist' enua sen bezon',
Se ne trovus foje min amata mia afer'.
Mia SEJM, vi estis kvazaŭ freŝa pluv',
Mia ĝoj' estis via aper'.

En la jun' mi revis pri l' eterna voj',
En komenco de aŭtun' jam logis nova feri'.
Mia SEJM, vi estis ĝojo kaj angor' —
Sentojn mil vi donacis al mi.

Mia SEJM, ebriiga, kiel juna an'.
Ĉiu jaro — la ŝtonet' en roj' de mia destin';
Adiaŭ, SEJM, adiaŭ mia hela jun'…
Pasis vi, - restis vojo sen fin'.

adiaux_sejm.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)