Ahx Ne Kulpigu Vane Min

Dediĉo al Bulat OKUĜAVA, aŭtoras Aleksandr ROZENBAUM, e-traduko de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Aĥ, ne kulpigu vane min,
Ke vi atendas jam,
De sorpaj beroj frapa sving'
Malhelpis dormi ja.

Ni ofte kuras mem al trog'
De vanto kaj tumult'
Kaj kurteneto de mensog'
Nin ŝirmas dum adult'.

Kaj sen konfido, dum atenc'
Al ajna opini'.
Ĉu eble kulpas la stultec'?
Sed ja ne ĉiam stultas ni.

Rigardu: al la paradiz'
Eternas longa vic'
Kaj en la fino kun valiz'
Aperas mi, novic'.

QR-Kodo
QR-Kodo Ahx Ne Kulpigu Vane Min (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net