Akcidentoj

Teksto?
Muziko?
KantasDolchamar

Teksto

Unu diris ke li ne kredas je am'
Mi ne je ĉiam' sed mi scias precize
Ĉar refoje ĝin sentis en pasinta jar'
Eĉ sen kompar' infer-strek-paradize

Kaj kion mi havas nun?
Ĝi estas nur unu el

Refreno:

Miaj du grandaj fu! desapoentoj
Kvazaŭ ne forgesindaj incidentoj
Unua estis ŝial, dua estis lial
Ambaŭ akcidentoj
Suferon, senesperon, sed vere ĉi vesperon
Mi revas pri l' momentoj

Nu, ĉu eblas por ulo amikon ami sen hont'?
Diru kiel vi volas
Ni povus esti venkuloj, gajni ĉion
Kune plion
Li ŝanĝis E-on al a-o

Tion faris pro iu virin'
Oni prenis ĝin de mi

QR-Kodo
QR-Kodo Akcidentoj (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net