Al vi

Muzikoturkmena popolkanto
E-tekstoK. Gusev
MIDIal_vi.mid

Kial vin ĉagrenas nun
Kiel ventglacia vi?
Staras sub la maja sun'
Kiel rozgracia vi…
Logis je sopiro min,
Je ĵaluz' en via vi,
Ebriigis min per vin'
de beleco via vi.
Pikis sagon de dolor'
Jam al koro mia vi…
Vivo lasos min, se for
Iros kun alia vi.
Vin vidintaj diras:
“Jen astas belo dia vi”.
Najtingal en la ĝarden'
Kantas “Melodia vi”
Benas en la vovoval'
Per inspiro plia vi:
Estas mi la najtingal',
Rozo majfolia vi!

  • al_vi.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)