Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ancxjo_pelas_brutojn

Anĉjo pelas brutojn

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIancxjo_pelas_brutojn.mid

Teksto

Ĉar Anĉjo brutojn pelas nun,
Ni vivas kun malĝojo.
Alfrontas li sekecon nun,
Laŭ la Kvinslando-vojo.
Li lasas nin tre splenaj nun,
Ni pense kun li vagas;
Ĉi tiu lok' malgajas nun,
Ĉar Anĉjo brutpeladas.

Nun kiu ĝojmienos dum
La manko de laboro?
Kaj kiu fajfos se fortun'
Ne agos kun favoro?
Kaj kiu al la estro nun
Replikos dum disputoj?
Li plendas pli ĉar Anĉjo nun
Restadas kun la brutoj.

Ho forta pluvtorent' sen ĉes'
Defalu de l’ĉielo;
Kaj sur paŝtejoj de sekec'
Aperu herbmantelo;
Kaj la dezerto kun esper'
Por la pluveg' atendu,
Kaj kiam venos la somer'
La dio Anĉjon sendu.

ancxjo_pelas_brutojn.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)