Usona popolkanto, E-teksto de Vytautas ŜILAS
Jen en ĉielo estis grava konferenc',
Venis ĝin mem Dio kun diable bona pens':
Por la diboĉ' Jorgena estu juĝa fin'!
La diabloj gloris lin.
Refreno:
Glori-glori-haleluja! (3-foje)
Haleluja-glori-ja!
Kaj la festeno granda estis en infer',
Arde dancis tviston diablidoj dum vesper'.
Kaj por sanktulo estis preta la kaldron' -
Estu ĝoja la fripon'!
Refreno
Sed ne konfuzu la inferon kun prizon' -
Drinkas Joĉjo brandon kaj sin banas en kaldron',
Kun diablinoj ludas kartojn ĝis maten' -
Ne infer', sed vera ben'!
Refreno