Muziko | belarusa popolkanto |
---|---|
E-teksto | K. Gusev |
MIDI | ho_je_edz_edzino_ekkoleris_forte.mid |
Ho, je edz' edzino ekkoleris forte,
Grimpis ŝi sur fornon kaj kuŝas senvorte.
la karulo-edzo ŝin konsoli volas,
Sola ĉe la forno paŝas kaj parolas:
“Levu vin, amata, vin atendas vino!”
“Lasu min kvieta ĝis la morta fino!”
“Levu vin, amata, vin atendas teo!”
“Lasu min kvieta en sopir' kaj veo!”
“Levu vin, amata, vin atendas brando!”
“Drinku mem kun via ebriula bando!”
“Levu vin, amata, petas vin bastono -
Triston mi bastonos for je via bono!”
La edzin' leviĝis, kvazaŭ ŝi ne kuŝis,
La karulon kisis, brake ĉirkaŭtuŝis:
“Dankon, mia kara, pro la kuracilo,
Vi malsanon mian pelis for kun brilo!
Ne la korp' nek ostoj ĝenia min en vero, -
Kuŝis mi surforne sole pro kolero!”