Uzantaj iloj

Retejaj iloj


annika

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

annika [04.11.2015 14:01]
annika [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Annika ======
  
 +^Muziko|Trygve Nordlöf|
 +^E-teksto|[[wpeo>​]]Poul THORSEN|
 +
 +
 +
 +Noto: Aperis en //Norda Prismo//, 56/3, p. 107
 +Balado pri antikva dramo feroa.
 +
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +
 +Cxe la fajro el torfo, senflame ardanta,
 +dum tempesto skuegis la domon,
 +mi auxskultis al vocxo de milda agxulo,
 +kiu flustris mistere la nomon:
 +Annika!
 +Morta sxi vivas en oldaj rakontoj,
 +drona sxi drivas laux vento kaj ondoj,
 +dum mugxas la maro, kaj densas la nuboj cxe
 +Dimun.
 +
 +De plej frua juneco en Sandoy((Insulo norde de Dimun)) famigxis
 +sxi per haroj pli nigraj ol nokto,
 +kaj ridetis per dentoj rabbeste perfektaj
 +la varmsanga filino de l' vokto,
 +Annika!
 +Gape avidis sxin pretaj junuloj,
 +frape rebridis sxin patraj skrupuloj,
 +dum mugxis la maro, kaj densis la nuboj cxe
 +Dimun.
 +
 +Tamen vermo la vokton en karno mordadis:
 +la pasio pri kartoj, kubjxeto.
 +Tio nutris cxe ricxaj agxuloj esperon:
 +iam estos objekto de l'veto
 +Annika!
 +Tial cxe l' vokto la tinto metala,
 +tial en nokto maldormis sxi pala,
 +dum mugxis la maro, kaj densis la nuboj cxe
 +Dimun.
 +
 +Tial velis matene post veto gajnita
 +la maljuna patrono de Dimun
 +al bieno tutsola cxe l' fino de l' mondo
 +enkagxigi la virgan viktimon
 +Annika!
 +Krutis kastele el maro la roko,
 +grimpis sxi pele de nauxza apogo,
 +dum mugxis la maro, kaj densis la nuboj cxe
 +Dimun.
 +
 +Sed de kiam la nauxzo estigis inklinon
 +- aux kaduko por amo altiris?
 +Rigardante al suno-subiroj kun spleno
 +ombrojn cxirkaux okuloj akiris
 +Annika!
 +Gxis de servuta servisto subite
 +trafis sxin gluta ekvido ekscite,
 +dum mugxis la maro, kaj densis la nuboj cxe
 +Dimun.
 +
 +Kial kombas sxi harojn laux sxultroj molrondaj
 +kaj al pauxzo tagmeza sopiras?
 +Kial senpacience,​ per pasxoj elastaj,
 +al plej densaj herbtufoj foriras
 +Annika!
 +Pri la respondo libeloj silentas,
 +nur al la ondo tjalduro((Stranda "​pigo",​ hematopo, nacia birdo Feroa)) lamentas,
 +dum mugxas la maro, kaj densas la nuboj cxe
 +Dimun.
 +
 +Kiel fulmo alvenis sciigo el Dimun:
 +la patrono forlasis la vivon!
 +Kaj esploro pravigis la pezan suspekton -
 +por veneni nur havis motivon
 +Annika!
 +Aris sxalupoj, kaj ehxis admonoj -
 +baris la sxtupojn lavange la sxtonoj,
 +dum mugxis la maro, kaj densis la nuboj cxe
 +Dimun.
 +
 +Post du jaroj eliris dekreto, ke legxo
 +kun valido en Fero-insuloj
 +ne esceptas la paron adultan sur Dimun,
 +sekve mortu laux legxaj reguloj
 +Annika!
 +Kaptis sxin lite, poste grimpo en blindo,
 +trupo perfide de l' juna aminto,
 +dum mugxis la maro, kaj densis la nuboj cxe
 +Dimun.
 +
 +Sed fileto baraktis per man' diafana
 +kaj lulite la panjon admonis.
 +Lastan fojon butonis sxi la cxemizeton;
 +laktokremon,​ nur kremon ordonis
 +Annika!
 +Mevoj rikanis el montoj torente,
 +rem-akompanis la viroj silente,
 +dum mugxis la maro, kaj densis la nuboj cxe
 +Dimun.
 +
 +Cxe l'​publika dronigo en golfo de Torshavn((Cxefurbo Feroa))
 +sian robon rugxsilkan sxi petis.
 +Sed pro l' densa hararo la kapo ne sinkis,
 +kun doloro al tondo gxin cedis
 +Annika!
 +Morta sxi vivas en oldaj rakontoj,
 +drona sxi drivas laux vento kaj ondoj,
 +dum mugxas la maro, kaj densas la nuboj cxe
 +Dimun.
 +
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_a esperanto}}