Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mizera_tim

Mizera Tim'

Teksto

En mondo senracia
kompreno mankas ĉia
Socio blinde vojas al la fin'

Ni vivas ĉirkaŭitaj
per muroj arestitaj
Revante ĉiutage pri liber'

la ĉielo eknigras
la sun' eklipsiĝas
amik', ĉu restas al ni alternativ'?

jes, al mi mankas sci'
komprenigu
min pri la kial'
de la krimoj

al mi mankas sci'
komprenigu
min pri la vual'
sur la timoj

soifaj egoistoj
Koruptaj policistoj
La proktektado kiu gardas nin

Ili provas mensogadi
Ili provas perfidadi
Por ne agnoski klare pri mizer'

Dum popol' malsate ploras,
Kaj bonfart' nur metaforas,
ĉu tiel eblu ke ni vivu sen tim'?

Jes, al mi mankas sci'
komprenigu
min pri la kial'
de la timoj

al mi mankas sci'
komprenigu
min pri la vual'
sur la krimoj

kion fari
kion fari
kion fari, nun?

mizera_tim.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)