Uzantaj iloj

Retejaj iloj


anstataux_letero

Anstataŭ letero

Teksto

Kurta revido ĉe la pordo de l' somero
Kaj kiel ĉiam vi malfruis
Ni bezonis por momento revivigi
La revon kiun mi detruis
Ĉu vi aŭdas min nun?

Refreno:

Min ne mankas la malcerto sed min mankas la leĝer'
Kaj la voĉo de tener'
Ĉiutage dum la jaroj mi pensadis pri vi, ĉu
Vi ankaŭ pensas pri mi plu?

Ĉu mi ne agas laŭ mi aĝo?
Ĉu mi silentas pro malkuraĝo?
Ĉu mia voĉo malaperas en la bru'?
Ĉu la distanco transireblas por ni du?

Refreno

Jes mi ripetas min, kaj eluziĝis la tem'
Se vi pardonis min, ĉu mi pardonos min mem?

Refreno
anstataux_letero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)