Uzantaj iloj

Retejaj iloj


intimajxo

Enhavtabelo

Intimaĵoj

TekstoRicardo Luis BRIGNOLO
MuzikoAlfonso LACUEVA

Teksto

Jam de longe mi rimarkis ke vi tristas,
virineto ludeteme amopreta,
vi nun ŝanĝis, jam ne estas vi koketa
kiel floroj perfektegaj de rozuj'.
Ĉu pro la senreviĝo vi suferis
aŭ ĉu vundis vin la dornoj de la rozo
aŭ la falsa amo de sendanka koro
aŭ malpleno jam neplenigebla plu.

Ankaŭ triste mi vivas ekde tago
kiam kelkaj travivaĵoj min obsedis
pro kruela amperfido kiu lasis
ĉi doloron kiun mi suferas nun,
Mi vin amis kaj vi amis min tenere,
sed la fortoj de l’ destino kontraŭstaris
kaj de tiam la animoj niaj havis
ĉi malplenon jam neplenigeblan plu.

Vian ĉarmon kaj rideton tre afablan
la parfumon eligitan el rozujo
kaj pupilojn viajn belajn kaj harbuklojn
la princinoj volus ja imiti tuj.
Sed en viv' estas abismoj nesondeblaj,
estas vojoj de l’ destin' netrapaseblaj
kaj memoroj de am' neforgeseblaj
kaj malplenoj jam neplenigeblaj plu.

Teksto 2

Origina teksto:

Intimas

Hace tiempo que te noto que estás triste,
mujercita juguetona, pizpireta:
has cambiado, ya no eres tan coqueta
cual las flores primorosas de un altar…
¿Qué te pasa? ¿Desenganos que has sufrido?
¿Las espinas de una rosa te han herido?
¿O el amor de un ingrato que ha fingido?
¿O un vacío imposible de llenar?

Yo también vivo triste desde un día
en qué cosas de la vida me pasaron
y un surco de recuerdos me dejaron
y un dolor imposible de ocultar…
Yo te amaba y me amabas tiernamente,
mas las fuerzas del destino se opusieron
y desde entonces nuestras almas tuvieron
un vacío imposible de llenar.

¡Tus encantos, tus sonrisas tan amables!…
¡EI perfume que exhalaban tus violetas!…
Y tus bucles y tus ojos, que princesas
anhelantes te quisieran imitar!
Mas la vida tiene abismos insondables…
Hay caminos del destino intransitables…
Hay recuerdos de amor inolvidables…
¡Y hay vacíos imposibles de llenar!

intimajxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)