Adapto el la fama “incy wincy spider” (angle), “incy wincy araña” (hispane), “Die klitzekleine Spinne” (germane)…
Muziko | Popola |
---|---|
Esperanta teksto | Pablo BUSTO |
Esperanta plenumo | Pablo BUSTO |
Tipo | adapto |
Eta araneo grimpadis la muron
sekve falis ĝi, ĉar komenciĝis pluvo
foriris la nubo,
do revenis la suno
kaj la eta araneo regrimpis la muron
Mi ŝatas grimpi murojn
sed ofte falas mi, kiam komenciĝas pluvo
foriras la nubo,
do revenas la suno
kaj mi denove regrimpas la muron
Tonsilaboj de la kanto.