| Origina titolo | Tisza partján mandulafa virágzik |
|---|---|
| Muziko | Hungara popolkanto |
| Tradukis | Antono SAMAK |
| MIDI | ce_la_tiszo_floras_la_migdalarbo.mid |

Ĉe la Tiso migdalarbo floradis,
La migdaloj en la akvon defalis.
Kreskos ree migdalarbe
frukt’ en ar’, frukt’ en ar’,
Fraŭlin’ kun la fraŭlo belas en ampar’.
Ĉe la Tiso poploarbo floradis,
La flor-vatoj en la akvon defalis.
Kreskos ree poploarbe
flora vat’, flora vat’,
Fraŭlo kun fraŭlino belas en ampar’.