Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | István S. NAGY |
---|---|
Muziko | Róbert LOVAS |
E-teksto | Vilmos BENCZIK? |
Hungara pop-kanto, origina titolo: “Pókháló van már az ablakon” - kantis László ARADSZKY.
Sur eta monto staras kabaneto,
min ofte kaptas revo pri l' pasint'.
Hom' ne iras al ĝi rendevui,
araneaĵ' nur renkontus lin.
La dolĉ' de l' intaj kisoj vivas arde,
mi tie per la brako tenis vin.
Jam delonge vi de mi foriris,
araneaĵ' nur renkontus nin.
En la revoj multajn noktojn tie estas ni,
silento regas nin en plena harmoni'.
Rave reva trem', sed venos la maten',
restos nur la dura taga pen'.
La kabanet' jam staras mute orfa,
mi tie per la brako tenis vin.
Hom' ne iras al ĝi rendevui,
aranoaĵ' nur renkontus lin.