Uzantaj iloj

Retejaj iloj


artfajrajx

Artfajraĵ’ (Firework)

Originalaj teksto kaj muzikoKaty PERRY, Mikkel S. ERIKSEN, Tor Erik HERMANSEN, Sandy Wilhelm Ester DEAN
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Esperanta plenumoCristina CASELLA
Tipotraduko / adapto
Originala plenumoKaty PERRY

Ĉu vi sentas vin kiel plastosaket’,
je l’ povo de la vent’, ema komenci ree?
Ĉu vi sentas vin maldika flugfoli’
aŭ ludkarta dom’ preta falegi tuj?
Ĉu vi sentas vin sepultita jam
profunde sub la grund’,
kie aŭdas vin neniu person’?
Sed alvenas ja kroma eblec’ por vi:
jen fajrero en vi.
La lumon nure ŝaltu kaj ekbrilu fajr’,
ĉiun nokton vian elvivu ĉiam.

Ĉar kara vi estas artfajraĵ’,
pruvu, ke vi indas ja,
igu ilin krii “oh oh”,
dum vi flugas tra la ĉielo.
Mia kara, vi estas artfajraĵ’,
koloroj en plej nigra supraĵ’,
igu ilin krii “oh oh”,
faligu ilin sur la teron.

Vi ne sentu vin malutila aĵ’,
vi specialas kaj vi unikas ja.
Gajos la estontec’, kredu je vi mem,
ĉar post uragan’ aperas ja pluvark’.
Fermitas nun ĉiu pord’, por ke vi eble iam
malfermu unu, kiu rekondukos altegen vin.
Kiel fulmo en la ĉiel’ eksplodos via kor’
kaj tiam komprenos vi.
La lumon nure ŝaltu kaj ekbrilu fajr’,
ĉiun nokton vian elvivu ĉiam.

Ĉar kara vi estas artfajraĵ’,
pruvu, ke vi indas ja,
igu ilin krii “oh oh”,
faligu ilin sur la teron. dum vi flugas tra la ĉielo.
Mia kara, vi estas artfajraĵ’,
koloroj en plej nigra supraĵ’,
igu ilin krii “oh oh”,
faligu ilin sur la teron.

Boom boom boom
eĉ pli brila ol la lun’ lun’ lun’,
tio estis ĉiam en via kor’ kor’ kor’
kaj nun vi devas eligi tion.

Ĉar kara vi estas artfajraĵ’,
pruvu, ke vi indas ja,
igu ilin krii “oh oh”,
dum vi flugas tra la ĉielo.
Mia kara, vi estas artfajraĵ’,
koloroj en plej nigra supraĵ’,
igu ilin krii “oh oh”,
faligu ilin sur la teron.

Boom boom boom
eĉ pli brila ol la lun’ lun’ lun’,
boom boom boom
eĉ pli brila ol la lun’ lun’ lun’.

Eksteraj ligoj

artfajrajx.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)