Uzantaj iloj

Retejaj iloj


baf

Enhavtabelo

Baf!

Kantaro kun tekstoj de la samtitola kasedo.
Edistudio, Pisa, 1985.
[https://www.youtube.com/watch?v=KPgrfP3il1c]

Enhavo

Enkonduko

senkonduko

ĉi tiu esperanto-movado tedas min. aparte tedas min ĝiaj provoj ŝajnigi sin io pli serioza ol ĝi estas en la realo, ĝiaj solenaj fermoj kaj malfermoj, ĝiaj inaŭguroj en ĉeesto de lokaj instancoj, ĝiaj jubileoj, ĝiaj festparoladoj, festparolantoj kaj festaŭskultantoj.

iom pli serioze tedas min ĝiaj ĝismortaj debatoj pri la nenio, ĝiaj deklaroj kaj rezolucioj pri kies efektiva uzo neniu sin demandas, ĝiaj komisionaj laboroj, komisionaj protokoloj kaj komitataj aproboj. mi opinias ke la esperanto-movado konkurencas kun unuiĝintaj nacioj pri misuzado de arbaroj. ĉiu universala kongreso konsumas almenaŭ du arbarojn da skribita papero, kies nura celo estas pruvi ke ni estis tie kaj “laboris”. kiel vi povas mem konkludi, min tedas universalaj kongresoj, kiuj ade reproduktas sin kaj ĉiam estas samaj al si mem, tiel ke oni ne havas eblecon diveni ĉu oni partoprenas la duan aŭ la trian kongreson en antverpeno. Min tedas ankaŭ la revuoj, kiuj samnumere aperigas informojn pri la brilaj sukcesoj de la ĵusa kongreso kaj pri la allogaĵoj de la venonta kongreslando. Per flugiloj de facila tedo nun de u.k. iras ni al u.k.

ankoraŭ pli serioze tedas min parto de la esperantistaro kaj ĉefe tiuj, kiuj pli bone parolas la lingvon. min tedas prezidantoj, vicprezidantoj kaj estraranoj kiuj taksas sin prezidantoj, vicprezidantoj kaj estraranoj, kaj digne reprezentas la nenion, tute digne kvazaŭ ili estus prezidantoj, vicprezidantoj kaj estraranoj. min tedas la elito, kiu konscias ke ĝi estas elito, sed pro sia nesekureco sentas la bezonon recertiĝi pri sia eliteco en ĉiu ebla maniero. se ne ekzistas alia maniero, ĝi pruvas sian elitecon per klaĉkunvenoj en la kongresaj urboj, al kiuj novuloj estas nur pene allasataj. tiu sama elito la postan tagon faros paroladon pri egaleco kaj homaj rajtoj. min tedas eĉ homaj rajtoj, kiam ili estas batalĉevalo por etburĝaj nordeŭropaj rasistoj, kiuj ricevinte ĉion pro hazardo kaj vidinte ministojn aŭ triamondajn kamparanojn nur en lernolibroj kaj fabeloj, klopodas savi sian noblan animon, tedante la mondon pri la homa rajto veturi en tramoj farbitaj laŭ la prefero de la pasaĝeroj. ili tedas min ĉefe kiam ili deklaras sin esperantistoj (la lingvon ili ja pli bone parolas ol ĉiuj aliaj), sed ne volas eĉ konsideri la eblecon ke bulgaroj estas malsamaj, kaj ke apliko de svedaj kutimoj en turkujo estas almenaŭ malfacila. ilia interesiĝo pri fremdaj kulturoj kutime ne eliras la triangulon “francan-anglan-germanan”, kaj ili pludeklaras sin esperantistoj kaj internaciistoj ĉar sian etburĝan naciismon ili anstataŭigis per pli granda naciismo, tio estas eŭropismo.

kompreneble min tedas ankaŭ enkondukoj, kiuj klare kaj klere kondukas legantojn al la posta materialo. Pri ĉio ĉi la kunlaborintoj en la produktado de ĉi tiu disko/kasedo diras: “baf!”

vane vi nun kuras al via libretaro por foliumi viajn dudek vortarojn (cetere, tedas min vortaristoj kaj akademianoj, kiuj ankoraŭ opinias ke nia lingvo estas io manipulebla kaj plutedas la movadon per siaj novaj, kaj tamen malnovaj, neologismoj kaj per siaj “piĉaĵoj”. kial diable ili ne tedas francojn aŭ ĉeĥojn?).

baf estas esprimo de enuo kaj de malkontento, kiun uzas kelkaj parolantoj de la internacia lingvo. ĝia unua sistema uzinto ŝajnas esti simo milojeviĉ, redaktisto kaj malburokrato.

ankaŭ la originalaj verkintoj de la ĉisekve tradukitaj kanzonoj ĝenerale diras “baf!” pri la grandaj mitoj kaj idealoj, aŭ pli ĝuste ili diras “baf!” pri la tedo kaj la bombasto, kiu en difinita ĵusa epoko kuniris kun tiuj mitoj kaj idealoj.

tamen, malgraŭ “bafoj” ili plulaboras por plibonigi la mondon, ne tedante samtempe siajn samtempulojn.

ankaŭ en la esperanto-movado ekzistas arego da tiaj “simplaj”, laborantoj esperantistoj (ne rakontu tion al la teduloj, ĉar ili tuj kaptos la okazon por inaŭguri monumenton al la “nekonata esperantisto” kun aro da paroladoj kaj kun salutoj de lokaj instancoj). Ili vivtenas la lingvon kaj toleras gvidantojn kaj enuon. kun ili ni diras “baf!”

renato korseti

baf.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)