Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kokain

kokain'

Teksto hanes vader (Hannes Wader)
Muziko tradicia

noto:
ŝerco sentabuiga pri tabua temo.
kudam (Kudamm) kaj taŭencin (Tauentzien) estas lokoj en berlino.
ĵimi hendriks (Jimi Hendrix) ne bezonas prezenton.

originala titolo: Kokain

Teksto

mi venis hejmen al berlin'
kun kofroplen' da kokain'
kokain' ĉirkaŭas min
«halo taksio ek al kudam ĉe taŭencin
ĉar mia in' kaj famili' sopiras je kokain'
kokain' ĉirkaŭas min

ho panjo, tenu min
ĉar mi ne eltenas ĝin
kokain' ĉirkaŭas min

la nom' de mia ino estas evelin
kaj ŝi adoras kokainon pli ol min
kokain' ĉirkaŭas min
«karulo,» diras ŝi, «kio estas, kio tiklas en
la nazo, gustas kiel fek', efikas kiel venen'?»
kokain' ĉirkaŭas min

ho panjo, tenu min
ĉar mi ne eltenas ĝin
kokain' ĉirkaŭas min

mia dekdujara fil' funkcias kun altern'
mi malpermesis ĝin al li por helpi lin je marŝolern'
kokain' ĉirkaŭas min
hieraŭ li finfine ekkonis min
kaj pridemandas: «paĉjo; kie ettas kokain'?»
kokain' ĉirkaŭas min

vojaĝas jam delonge ankaŭ mia filin'
ne per trajno sed per halucin'
kokain' ĉirkaŭas min
ŝajnas kvazaŭ ŝi naskiĝis en meza epok'
kaj tamen ŝia aĝo estas ĉirkaŭ ok
kokain' ĉirkaŭas min

ho panjo, tenu min
ĉar mi ne eltenas ĝin
kokain' ĉirkaŭas min

onklino mia nur kolportas unu jaron
kaj jam ŝi marŝas trans kadavrojn, stiras jaguaron
kokain' ĉirkaŭas min
regule ŝi kunportas en la radŝirmil'
peceton da fek-torto por la nevo: mia fil'
kokain' ĉirkaŭas min

ho panjo, tenu min
ĉar mi ne eltenas ĝin
kokain' ĉirkaŭas min

de viski’ al kokaino mia onklo ŝaltis sin
nun brando estas lia nova medicin'
kokain’ ĉirkaŭas min
post malsukceso venos tamen epilogo
estonte ĉiam sekvos li al drogo-logo
kokain’ ĉirkaŭas min

la avo flave brilas, finiĝas lia komedio
sopiras li al ĵmi hendriks kaj la kara dio
kokain’ ĉirkaŭas min
avinjo nun momente ankaŭ montras sian langon
de sia lasta fulmvizi’ ŝi kraĉas sangon
kokain' ĉirkaŭas min

ho panjo, tenu min
ĉar mi ne eltenas ĝin
kokain' ĉirkaŭas min

mi finu nun la familian ĉi-kolekton
ho panjo, panjo, panjo, tuj bezonas mi injekton
da morfin' kaj atropin'
kaj da ricin' kun kafein'
protein' kun kazein'
adrenalin' kun naftalin'
penicilin' kun vazelin'
vitamin' kaj mandolin'
margarin', nitroglicerin'
sed pro la kosto ne benzin'

kokain.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)