Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxiam

Ĉiam

Teksto

Ĉiam, kiam falas pluvo, mi silentas,
ĉe l' fenestro longe staras kaj la pluvon spire flaras,
Silente.

Ĉiam, kiam fluas larmoj, mi silentas,
ŝatas fini ĉiun ploron kaj konsoli ĉies koron,
Silente.

Ĉiam, kiam ĝojas koro, mi silentas.
La feliĉo miriadas, inter homoj transkaskadas,
Silente.

cxiam.txt · Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:02 (ekstera redakto)