Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cedas_la_suno

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Cedas la suno

MuzikoFr. Fleming
E-tekstoPoul Thorsen

Teksto

Bela septembro -
buntas la arbaro.
Naŭa monato laŭ la kalendaro.
Falas la fruktoj post ĝiskreva ŝvelo
al sia celo.
Bela septembro -
fungoj por plezuro
svarmas sur la paletro de l'naturo:
La fungiado, rava kaj horora,
mil-mil-kolora.

Bela septembro -
urĝas la rikolto.
Prujne vestiĝas jam aŭtun-heroldo.
En sia lukto, ombro kontraŭ lumo,
cedas la suno.

Bela septembro -
kun stelaro klara.
Dista paseo dolĉa kaj amara
fronte al frido de futuro krude
lasas nin mute.

cedas_la_suno.1321397057.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)