E-teksto | Konisi Gaku |
---|
Balkana popolkanto.
Ekirinte al Bembaŝa, al Bembaŝa al la font' ,
Mi kondutis ŝafideton, ŝafideton al la font' .
Ĉiuj inoj de Bembaŝa, ĉiuj staris ĉe l' fontan' ,
Nur Fatima, nur ŝi sola, ĉe l' fenestro, sur divan' .
Mi salutis: Bonan tagon, bonan tagon, karulin' !
Ŝi respondis: ĉi vespere, ĉi vespere venu min.
Mi ne iris samvesperon, sed alian iris mi,
Kaj Fatima, mia kara, edziniĝis sola ŝi.
-ls-